Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato читать онлайн

Скачать книгу Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato

6lib.ru - Электронная Библиотека
Название книги: Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato
Автор(ы): Harry Harrison
Жанр: Боевая фантастика
Адрес книги: http://www.6lib.ru/books/Naski_o-de-la-Rustimuna-_talrato-195740.html

Ĉapitro 1
Kiam mi proksimiĝis al la ĉefa pordo de La Unua Banko de Paradizeto, ĝi sensis mian ĉeeston kaj svinge malfermiĝis en aŭtomata bonvenigo. Mi haste trapaŝis, kaj haltis. Sed mi estis nur tiom enirinta, ke la pordo ne povis fermiĝi post mi. Dum ĝi komencis glitfermiĝi, mi prenis la arkileton el mia sako, kaj fulme turnis min, tuj kiam ĝi estis sin plene ferminta. Dum antaŭaj vizitoj al la banko mi mezuris per klikhorloĝo ĝian mekanikan reflekson, do mi sciis, ke mi havis nur 1,67 sekundojn por fari ĉion necesan. Sufiĉe da tempo. La arko zumis kaj lumis kaj veldis la pordon sekure al ĝia framo. Post tio la pordo povis nur zumadi, senefike kaj senmove, ĝis io en la mekanismo fandiĝis, kaj ĝi eligis kelkajn kraketajn sparkojn kaj mortis. — Detruado de banka posedaĵo estas krimo. Vi estas arestita. Dum ĝi parolis, la robota bankgardisto etendis siajn grandajn remburitajn manojn por kapti min kaj teni min ĝis la alveno de la polico. — Ne hodiaŭ, lamanta ladulo! —
1 2 3 4 5 6 ... 320 321
Навигация с клавиатуры: следующая страница - или пробел, предыдущая -
Тёмный фон Светлый фон

Загрузка

Загрузка ...