La Smeralda Urbo de Oz читать онлайн

Скачать книгу La Smeralda Urbo de Oz

6lib.ru - Электронная Библиотека
Название книги: La Smeralda Urbo de Oz
Автор(ы): Frank Baum
Жанр: Сказки
Адрес книги: http://www.6lib.ru/books/La-Smeralda-Urbo-de-Oz-199290.html

Noto de la Aŭtoro

Eble mi devus agnoski sur la titolpaĝo ke ĉi tiu libro estas verkita “De L. Frank Baum kaj liaj korespondantoj, ”ĉar mi utiligis multajn sugestojn esprimitajn al mi en leteroj de infanoj. Foje mi vere imagis min “aŭtoro de ferakontoj, ”sed nun mi estas nur redaktoro aŭ persona sekretario por aro da junuletoj kiuj petas ke mi teksu iliajn ideojn en la fadenojn de miaj rakontoj.
Tiuj ideoj ofte estas lertaj. Ili ankaŭ estas logikaj kaj interesaj. Do mi utiligis ilin kiam ajn mi povis trovi oportunon, kaj estas juste ke mi agnosku mian ŝuldon al miaj amiketoj.
Nu, kian imagpovon havas tiuj infanoj! Kelkfoje min vere mirigas iliaj aŭdaco kaj genieco. Nepre ne estos manko de aŭtoroj de ferakontoj dum la estonteco. Miaj legantoj ordonis al mi kion fari pri Doroteo, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kaj mi obeis. Ili ankaŭ donis al mi multajn temojn kiujn mi priskribu estonte: su fiĉe, efektive, por okupi min dumlonge. Mi multe fieras pri tiu alianco. La infanoj amas ĉi tiujn rak
1 2 3 4 5 6 ... 241 242
Навигация с клавиатуры: следующая страница - или пробел, предыдущая -
Тёмный фон Светлый фон

Загрузка

Загрузка ...