Rikki-Tikki-Tavi читать онлайн

Скачать книгу Rikki-Tikki-Tavi

6lib.ru - Электронная Библиотека
Название книги: Rikki-Tikki-Tavi
Автор(ы): Rudyard Kipling
Жанр: Детская проза
Адрес книги: http://www.6lib.ru/books/Rikki-Tikki-Tavi-186242.html

"RIKKI-TIKKI-TAVI"
de Rudyard Kipling
elangligis Don Harlow
(el La Ĝangala Libro)


Jen la historio pri la granda milito, kiun Rikki-Tikki-Tavi tute sola entreprenis, tra la banejoj de la granda bangalo en kazerno Segoli. Darzi, la tajlorbirdo, helpis lin, kaj Ĉuĉundra, la miogalo, kiu neniam aperas meze de la planko sed ĉiam rampas apud la muro, konsilis lin, sed la veran bataladon faris Rikki-Tikki.
Li estis mungo, iom simila pro felo kaj vosto al kateto, sed kape kaj kutime musteleca. Rozkoloraj estis liaj okuloj kaj la pinto de lia maltrankvila nazo; li povis skrapi al si ie ajn, laŭplaĉe, per iu ajn kruro, aŭ antaŭa aŭ malantaŭa, kiun li elektis uzi; li povis hirtigi la voston ĝis ĝi similis al kalistemo, kaj lia militokrio, dum li trakuris la longan herbaron, estis: "Rikk-tikk-tikki-tikki-tĉk!"
Iun tagon, profunda somera inundo elflosigis lin el la truo, en kiu li loĝis kun la gepatroj, kaj portis lin, piedflirtantan kaj klukantan, al apudvoja sulko. Tie li trovis fl
1 2 3 4 5 6 ... 25 26
Навигация с клавиатуры: следующая страница - или пробел, предыдущая -
Тёмный фон Светлый фон

Загрузка

Загрузка ...