La aventuro de la dancantoj читать онлайн

Скачать книгу La aventuro de la dancantoj

6lib.ru - Электронная Библиотека
Название книги: La aventuro de la dancantoj
Автор(ы): Arthur Doyle
Жанр: Детектив
Адрес книги: http://www.6lib.ru/books/La-aventuro-de-la-dancantoj-230207.html

LA AVENTURO DE LA DANCANTOJ
de kavaliro Arthur Conan Doyle
[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE DANCING MEN]
desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

Holmso silente sidiĝis iom da tempo kun sia longa svelta dorso kurbigita super ĥemia ujo en kiu li faris aparte odoraĉan produkton. Lia kapo sinkiĝis surbruste, kaj laŭ mi li aspektis kiel stranga magra birdo kun malhela griza plumaro kaj nigra hupo.
“Do, Vatsono,” diris li subite, “ĉu vi ne proponas investi en Sud-Afrikaj obligacioj?”
Mi eksaltis pro mirego. Mi alkutimiĝis al la kurioza lerteco de Holmso, sed ĉi tiu subita entrudo en miaj plej intimaj pensoj estis tute ne klarigeble.
“Kiel diable vi scias tion?” mi demandis.
Li turnis sin sur sia skabelo kun vaporiĝa provtubo en la mano kaj petolema glimbrilo en la okuloj.
“Nu, Vatsono, konfesu, ke vi estas tute konsternata,” diris li.
“Mi tiele konfesas.”
“Mi devus igi vin subskribi al tio.”
“Kial?”
“Ĉar post kvin minuto
1 2 3 4 5 6 ... 38 39
Навигация с клавиатуры: следующая страница - или пробел, предыдущая -
Тёмный фон Светлый фон

Загрузка

Загрузка ...